Infanmortigo aŭ infanmurdo estas delikto kiu konsistas en la okazigo de la morto de infano (ĉu ina ĉu malina) intencite.[1]
La Kriminologio rekonas variajn formojn de murdo ne patra de infanoj.[2] En multaj socioj de la pasinteco kelkaj formoj de infanmortigo estis konsiderataj permeseblaj, dum en la majoritato de la modernaj socioj oni konsideras tiun praktikon absolute kontraŭmorala kaj krima. Tamen, bedaŭrinde ankoraŭ okazas — en la okcidenta mondo ĝenerale pro mensa malsano de iu el la gepatroj aŭ samfamilianoj aŭ per aliaj violentaj kondutoj, kaj en kelkaj subevoluiĝintaj landoj kiel maniero kontroli la loĝantaro (ĉu ĝenerale aŭ familinivele), foje kun iu de socia akcepto.[3][4][5]
Laŭlonge de la historio de la homaro okazis multaj formoj de infanmortigo ĉu kiel socia afero, pro ideologiaj tialoj aŭ en partikularaj okazoj, el kiuj multaj konataj en la fakoj mitologio, antropologio, historio, arto ktp.